1.
Enspezo
Mia jara enspezo superas 5 milionojn da enoj.
Mi estas kontenta pri mia nuna enspezo.
Vi devas vivi laŭ via enspezo.
Nia monata enspezo devas kovri nutraĵon, luprezon, vestaĵon, transporton kaj tiel plu.
Ilia modesta enspezo ne ebligas al ili multajn luksaĵojn.
Enspezo postulas elspezon.
Tom pagas ĉirkaŭ 25 % de sia enspezo por impostoj.
Estante tro malgranda, lia enspezo ne povas subteni lian grandan familion.
Via enspezo estas proksimume duoble pli granda ol la mia.
Lia enspezo duoniĝis post la pensiiĝo.
Kiam mi estis en la liceo, mi kutimis al enspezo de poŝmono per infanvartado.
Ĉiumonate ŝia malalta enspezo elspeziĝis monatomeze.
Mia ĉiumonata enspezo estas 50.000 enoj.
Li vivas preter sia enspezo.
Li elspezas la plimulton de sia enspezo por la lupago.