1. malfeliĉo
Amikon montras malfeliĉo.
Malfeliĉo al kiu solas, miaj amikoj, kaj soleco kredeble rapide findetruas la racion.
Malfeliĉo venas rajde, foriras piede.
Fremda malfeliĉo ne instruas.
Ĉu mi povas ĝoji pro malfeliĉo de mia amiko?
Kontraŭ malfeliĉo ne defendas eĉ riĉo.
Ne atendis, ne esperis - malfeliĉo aperis.
Eĉ malfeliĉo havas foje utilon.
La maljuneco malrapide venas, sed rapidigas ĝian venon malsano kaj malfeliĉo.
Malfeliĉo sin ne ĝenas; faru geston – ĝi tuj venas.
Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.
Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfeliĉo konsistas en tio, ke li estas subitmortema.
Ŝia malfeliĉo fariĝis delico kiam ŝi aŭdis lian voĉon.
Estis spuroj de malfeliĉo sur la vizaĝo de la virino.
Malfeliĉo neniam sole alvenas.