dictionnaire Norvégien - espéranto

Norsk - Esperanto

matte l'espéranto:

1. devis devis


Nancy kaj Jane devis hejmen iri je 5:30.
En la gastejo kie ni manĝis hieraŭ vespere, ni devis atendi dum du horoj, antaŭ ol ni povis mendi. Kia gastejaĉo!
Mi devis surprovi ĉion en la butiko, sed nenio harmoniis kun mi.
Kiam mi devis lerni la anglan en la lernejo, mi foje ekploris pro ĉiuj neregulaĵoj kaj strangaj reguloj.
Multaj, kiuj antaŭenrapidis al sia tempo, devis atendi ĝin en tre malkomfortaj restejoj.
Rajdanto nur portigas sin; li tamen devis surseliĝi.
Mi iam havis instruiston, kiu ofte ĵetis kreton al iu neatentanto, kaj tiam tiu devis reporti ĝin al li.
Iun fojon, li iris al la urbdomo, sed ĉar li devis atendi eble duonhoron, tio superis la limon de lia pacienco.
Ĉe la desegno Peter neniam devis helpi la knabinon.
Kolomboparo flugadis malĝoje, ĉar ĝi devis baldaŭ disiĝi.
Pro neflua trafiko ni bezonis pli longe, tial ni devis rapidi.
Fronte de la evidenteco, mi devis agnoski, ke li estas la kulpulo.
Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.
Ili emis akcepti vojaĝajn suferojn – precipe tiam, kiam oni devis iri piede aŭ rajdante tra nesekuraj vojoj – nur por renkontiĝo kun novaj kaj malsamaj homoj.
Li devis veni.