1. lango
Mi faros ĉion eblan por resti en via favoro por eviti tratranĉiĝi per tiu akra lango, kiu estas la via.
Antaŭ la lango laboru la cerbo.
Virina lango ne haltigeblas.
La teo estis tiom varmega, ke bruliĝis al mi mia lango.
Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.
La lango estas ilo, kies risortojn oni ne knarigu.
Goriloj ja ne povas paroli per siaj lipo kaj lango sed ili alimaniere povas komuniki kun homoj.
Babilas, muelas, kion lango elpelas.
Ideoj ĉirkaŭiras la mondon: ili iras de lango al lango, de jarcentoj al jarcentoj, de versoj al prozo.
Ŝi havas mielon sur la lango kaj glacion en la koro.
Lango nenion atingas, se ĝin saĝo ne svingas.
Per lango flatas, per mano batas.
Komence li kondutis afekte, sed finfine li ege dorlotis mian piĉon per la buŝo kaj la lango.
De mia lango preskaŭ elflugis sakraĵo.
Lango miela, sed koro kruela.