1. fine
Fine li cedis.
Por prahomoj eksangado plej ofte signifis baldaŭan morton, ĉar la vundo infektiĝis kaj la infekto pliiĝis dum la tempo, kaj fine kaŭzis morton.
Elbuŝigu ĝin fine!
Multaj homoj neniam komprenas ĝin kaj fine akiras postenon ĉe la registaro. Kiel ili faras tion, ĉiam restos mistero.
En tuta tago oni povas distingi: mateno, tagmezo, posttagmezo, vespero kaj fine nokto.
Ankaŭ se ni portas veston de Armani aŭ veturas en Jaguar, ni fine tamen ne estas io alia ol formikoj. Ni krablas kaj krablas sen multa senco, kaj fine mortas.
Dum unu horo mi sidis en antaŭĉambro, kaj fine fraŭlino germanlingve komprenigis min, ke mi revenu je la dua posttagmeze.
Ili fine komencis reasfalti la vojon. Iĝis ja urĝe! Oni povis bicikli nur serpentumante, se oni volis eviti difektiĝon de la radoj pro la truoj en la vojsurfaco.
Pro la freneziĝanta reĝo sen heredanto kaj reĝa familio venenita la armea generalo fine havis sian ŝancon uzurpi la tronon.
La pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn.
La loĝantaro fine tranĉis de arboj dikajn branĉojn, per kiuj ĝi faris portilon, sur kiun ili sidigis la princinon: tiele ŝi estis triumfe portata al sia palaco tra la aklamanta kaj krianta loĝantaro.
Dum 4 jaroj li falĉis la herbon por la baza prezo, sed mi rimarkis, ke fine de la jaro li oftete havis helpanton kun si.
Kaj fine: por hom’ kaj boato, profundas jam dronej’, mi kredas ke sekvis la fato pro kant’ de Lorelej’.